Parto 4
13. ‘Indian Opinion’
Antaŭ ol mi daŭrigu kun la aliaj intimaj eŭropaj kontaktoj, mi devas noti du aŭ tri gravajn aferojn. Unu el la kontaktoj tamen devas esti tuj menciita. La nomumo de fraŭlino Dick ne sufiĉis por mia celo. Mi bezonis pli da helpo. En antaŭaj ĉapitroj mi aludis al sinjoro Ritch. Mi bone konis lin. Li estis manaĝero en komerca firmao. Li aprobis mian sugeston forlasi la firmaon kaj metilerni sub mi, kaj li konsiderinde malpezigis mian ŝarĝon.
Ĉirkaŭ ĉi tiu tempo sinjoro Madanjit aliris al mi kun propono komenci la tagĵurnalon Indian Opinion kaj petis mian konsilon. Li jam posedis presejon, kaj mi aprobis lian proponon. La ĵurnalo estis lanĉita en 1904 kaj sinjoro Mansukhal Naazar iĝis la unua redaktoro. Sed mi devis porti la pezon de la laboro, devante plejparte prizorgi la tutan revuon. Tio ne signifas, ke sinjoro Mansukhlal ne povis fari la laboron. Li jam faris sufiĉe da ĵurnalismo en Barato, sed li neniam kuraĝus skribi pri komplikaj sudafrikaj problemoj tiel longe kiel mi estis tie. Li havis la plej grandan fidon je mia analiza kapablo, kaj tial ĵetis sur min la respondecon prizorgi la redakciajn rubrikojn. La ĵurnalo estis ĝis nun ĉiusemajna. En la komenco, ĝi estis eldonita en la guĝarata, la hinda, la tamila kaj la angla. Mi vidis, tamen, ke la tamila kaj hinda sekcioj estis ŝajnigaj. Ili ne servis al la celo por kiu ili estis destinitaj, do mi haltigis ilin, ĉar mi sentis, ke estus trompe daŭrigi ilin.
Mi tute ne pensis, ke mi devus investi ajnan monon en ĉi tiu revuo, sed mi baldaŭ malkovris, ke ĝi ne povus daŭri sen mia financa helpo. La baratanoj kaj la eŭropanoj ambaŭ sciis, ke, kvankam mi ja ne estis la redaktoro de Indian Opinion, mi preskaŭ respondecis pri ĝia enhavo. Ne estus grave, se la revuo neniam estus komencita, sed haltigi ĝin post kiam ĝi iam estis lanĉita estus kaj perdo kaj malhonoro. Do mi daŭre elverŝis mian monon, ĝis finfine mi preskaŭ metis ĉiujn miajn ŝparaĵojn en ĝi. Mi memoras tempon, kiam mi devis sendi £75 ĉiumonate.
Sed post ĉiuj ĉi jaroj mi sentas, ke la ĵurnalo bone servis la komunumon. Ĝi neniam estis celita esti komerca projekto. Tiel longe kiel ĝi estis sub mia gvidado, la ŝanĝoj en la ĵurnalo estis indikaj pri ŝanĝoj en mia vivo. Indian Opinion en tiuj tagoj, kiel Young India kaj Navajivan hodiaŭ, estis spegulo de parto de mia vivo. Semajnon post semajno mi elverŝis mian animon en ĝiaj kolumnoj, kaj klarigis la principojn kaj praktikon de la satjagraho kiel mi komprenis ĝin. Dum dek jaroj, tio estas, ĝis 1914, escepte de la periodoj de mia deviga ripozo en la malliberejo, estis apenaŭ numero de Indian Opinion sen artikolo de mi. Mi ne povas rememori vorton en tiuj artikoloj metita sen penso aŭ pripensado, aŭ vorton de konscia troigo, aŭ ion nur por plaĉi. Ja la ĵurnalo fariĝis por mi trejnado pri sindeteno, kaj por amikoj komunikilo, per kiu ili povis resti en kontakto kun miaj pensoj. La kritikisto trovis tre malmulton al kio li povis kontraŭi. Fakte la tono de Indian Opinion devigis la kritikiston bridi sian propran skribilon. La satjagraho verŝajne estintus malebla sen Indian Opinion. La legantoj anticipis legi fidindan rakonton pri la satjagraha kampanjo kiel ankaŭ pri la reala kondiĉo de baratanoj en Sudafriko. Por mi ĝi fariĝis rimedo por la studo de la homa naturo en ĉiuj ĝiaj roloj kaj nuancoj, ĉar mi ĉiam celis starigi intiman kaj puran ligon inter la redaktoro kaj la legantoj, mi estis inundita de leteroj enhavantaj la elverŝojn de la koroj de miaj korespondantoj. Ili estis amikaj, kritikaj aŭ amaraj, laŭ la humoro de la verkisto. Estis por mi bona edukado studi, digesti kaj respondi ĉi tiun tutan korespondadon. Estis kvazaŭ la komunumo pensis aŭdeble tra ĉi tiu korespondado kun mi. Ĝi igis min plene kompreni la respondecon de ĵurnalisto, kaj la teno, kiun mi tiamaniere certigis super la komunumo, faris la estontan kampanjon realigebla, digna kaj nerezistebla.
En la unua monato de Indian Opinion, mi komprenis, ke la sola celo de ĵurnalismo devus esti servo. La gazetaro estas granda potenco, sed same kiel senĉenigita akvotorento subakvigas tutajn kamparojn kaj ruinigas rikoltojn, ĝuste tiel neregata plumo servas nur por detrui. Se la regado estas de ekstere, ĝi montriĝas pli venena ol manko de regado. Ĝi povas esti profita nur kiam ekzercita de interne. Se ĉi tiu rezonado estas ĝusta, kiom da ĵurnaloj en la mondo eltenus la provon? Sed kiu haltigus tiujn, kiuj estas senutilaj? Kaj kiu devus esti la juĝisto? La utila kaj la senutil devas, kiel ĝenerale la bono kaj la malbono, daŭri kune, kaj la homo devas fari sian elekton.
No comments:
Post a Comment