Thursday, May 30, 2024

Kuliaj Lokoj aŭ Getoj?

Gandhi: Aŭtobiografio | Enhavoj | Antaŭen | Posten

Parto 4

14. Kuliaj Lokoj aŭ Getoj?

Kelkaj el la klasoj kiuj faras al ni la plej grandan socian servon, sed kiujn ni hinduoj elektis rigardi kiel 'netuŝeblulojn', estas forigitaj al malproksimaj kvartaloj de urbo aŭ vilaĝo, nomitaj en guĝarata dhedvado, kaj la nomo akiris malbonan odoron. Eĉ tiel en kristana Eŭropo la judoj iam estis ‘netuŝeblaj’, kaj la kvartaloj, kiuj estis al ili asignitaj, havis la ofendan nomon de ‘getoj’. Simile hodiaŭ ni fariĝis la netuŝebluloj de Sud-Afriko. Ni vidu, kiom longe la ofero de Andrews kaj la magia vergo de Shastri sukcesas rehabiliti nin.

La antikvaj judoj konsideris sin kiel la elektitan popolon de Dio ekskludante ĉiujn aliajn, kun la rezulto, ke iliaj posteuloj suferis pro stranga kaj eĉ maljusta venĝo. Preskaŭ simile la hinduoj konsideris sin Arjoj aŭ civilizitaj, kaj parto de siaj propraj parencoj kiel Anarjoj aŭ netuŝebluloj, kun la rezulto ke stranga, se maljusta, fatalo afliktas ne nur la Hinduojn en Sud-Afriko, sed ankaŭ la Islamanojn kaj Parsiojn, ĉar ili apartenas al la sama lando kaj havas la saman koloron kiel siaj hinduaj fratoj.

La leganto nun iom konscios la signifon de la vorto ‘lokoj’ per kiu mi titolis ĉi tiun ĉapitron. En Sud-Afriko ni akiris la abomenan nomon de 'kulioj'. La vorto ‘kuli’ en Barato signifas nur portiston aŭ dungitan laboriston, sed en Sud-Afriko ĝi havas malestiman signifon. Ĝi signifas tion, kion signifas por ni pario aŭ netuŝeblulo, kaj la kvartalo asignitaj al la 'kulio' estas konataj kiel 'kuliaj lokoj'. Johanesburgo havis tian lokon, sed male al aliaj 'lokoj' kie baratanoj havis lurajtojn, en la Johanesburgo-loko baratanoj akiris siajn parcelojn per lukontraktoj de 99 jaroj. Homoj estis dense pakitaj en la loko, kies areo neniam pliiĝis kun la kresko de la popolnombro. Preter aranĝi purigadon de latrinoj en la loko en hazarda maniero, la Municipo faris nenion por disponigi iujn ajn sanitarajn instalaĵojn, des malpli bonajn stratojn aŭ lumojn. Estis apenaŭ verŝajne ke ĝi prizorgus la kloakojn, kiam ĝi estis indiferenta pri la bonfarto de la loĝantoj. Tiuj estis tro sensciaj pri la reguloj de urbaj sansistemo kaj higieno por funkcii sen la helpo aŭ superrigardo de la Municipo. Se tiuj, kiuj iris tien, estus ĉiuj Robinson-Krusoj, ilia estus alia rakonto. Sed ni ne scias pri unu sola elmigranta kolonio de Robinson-Krusoj en la mondo. Kutime homoj migras eksterlanden sercante riĉecon kaj komercon, sed la plejparto de la baratanoj, kiuj iris al Sud-Afriko, estis malkleraj, mizeraj terkulturistoj, kiuj bezonis ĉiujn zorgojn kaj protektojn, kiujn oni povus doni al ili. La komercistoj kaj kleraj baratanoj kiuj sekvis ilin estis tre malmultaj.

La krima neglektemo de la Municipo kaj la nescio de la barataj setlantoj tiel konspiris por igi la lokon plene nesanitara. La Municipo, anstataŭ fari ion ajn por plibonigi la kondiĉon de la loko, uzis la nesanitarajn kondiĉojn kaŭzitajn de sia propra neglekto kiel pretekston por detrui la lokon, kaj por tiu celo akiris de la loka leĝdona aŭtoritato senposedigi la setlantojn. Ĉi tio estis la kondiĉo de la aferoj, kiam mi ekloĝis en Johanesburgo.

La setlantoj, havantaj proprietajn rajtojn en sia tero, estis nature rajtaj al kompenso. Speciala tribunalo estis nomumita por trakti la terajn akirkazojn. Se la luanto ne estis preta akcepti la oferton de la Municipo, li havis rajton apelacii al la tribunalo, kaj se la tribunala sumo superis la oferton de la Municipo, la Municipo devis pagi la kostojn. La plej multaj el la luantoj dungis min kiel ilian juran konsiliston. Mi ne volis gajni monon el ĉi tiuj kazoj, do mi diris al la luantoj, ke mi kontentiĝos pri kiaj ajn kostoj kiujn la tribunalo aljuĝis, se ili gajnus, kaj pagon de £10 sur ĉiu luo, sendepende de la rezulto de la kazo. Mi ankaŭ diris al ili, ke mi proponis apartigi duonon de la mono de ili pagita por la konstruado de hospitalo aŭ simila institucio por malriĉuloj. Ĉi tio nature plaĉis al ili ĉiuj.

El ĉirkaŭ 70 kazoj nur unu estis perdita. Do la kotizoj sumiĝis al sufiĉe granda cifero. Sed Indian Opinion estis tie kun sia persista pretendo kaj formanĝis, kiom mi povas memori, sumon de £1,600. Mi multe laboris por ĉi tiuj kazoj. La klientoj ĉiam ĉirkaŭis min. La plej granda parto de ili estis origine kontrakligitaj laboristoj de Biharo kaj ĝia najbareco kaj de Suda Barato. Por la kompenso de siaj apartaj plendoj ili formis propran asocion, apartan de tiu de la liberaj barataj vendistoj kaj komercistoj. Kelkaj el ili estis sinceraj, liberalaj viroj kaj havis altan karakteron. Iliaj gvidantoj estis sinjoro Jairamsing, la prezidanto, kaj sinjoro Badri, kiu estis same bona kiel la prezidanto. Ambaŭ nun ne plu vivas. Ili estis treege helpemaj al mi. Sinjoro Badri iĝis tre proksima kontakto kaj prenis elstaran rolon en la satjagraho. Per tiuj kaj aliaj amikoj mi venis en intiman kontakton kun multaj barataj setlantoj el Norda kaj Suda Barato. Mi fariĝis pli ilia frato ol nura jura konsilisto, kaj partoprenis ĉiujn iliajn privatajn kaj publikajn malĝojojn kaj malfacilaĵojn.

Povas esti iom interese scii kiel la baratanoj kutimis nomi min. Abdulla Sheth rifuzis alparoli min kiel Gandhi. Neniu, feliĉe, iam insultis min vokante aŭ rigardante min kiel ‘saheb’. Abdulla Sheth trafis bonan nomon — ‘bhai’, t.e., frato. Aliaj sekvis lin kaj daŭre alparolis min ‘bhai’ ĝis la momento, kiam mi forlasis Sud-Afrikon. Estis dolĉa gusto pri la nomo kiam ĝi estis uzata de la eks-kontraktigitaj baratanoj.

Gandhi: Aŭtobiografio | Enhavoj | Antaŭen | Posten

Wednesday, May 29, 2024

‘Indian Opinion’

Gandhi: Aŭtobiografio | Enhavoj | Antaŭen | Posten

Parto 4

13. ‘Indian Opinion’

Antaŭ ol mi daŭrigu kun la aliaj intimaj eŭropaj kontaktoj, mi devas noti du aŭ tri gravajn aferojn. Unu el la kontaktoj tamen devas esti tuj menciita. La nomumo de fraŭlino Dick ne sufiĉis por mia celo. Mi bezonis pli da helpo. En antaŭaj ĉapitroj mi aludis al sinjoro Ritch. Mi bone konis lin. Li estis manaĝero en komerca firmao. Li aprobis mian sugeston forlasi la firmaon kaj metilerni sub mi, kaj li konsiderinde malpezigis mian ŝarĝon.

Ĉirkaŭ ĉi tiu tempo sinjoro Madanjit aliris al mi kun propono komenci la tagĵurnalon Indian Opinion kaj petis mian konsilon. Li jam posedis presejon, kaj mi aprobis lian proponon. La ĵurnalo estis lanĉita en 1904 kaj sinjoro Mansukhal Naazar iĝis la unua redaktoro. Sed mi devis porti la pezon de la laboro, devante plejparte prizorgi la tutan revuon. Tio ne signifas, ke sinjoro Mansukhlal ne povis fari la laboron. Li jam faris sufiĉe da ĵurnalismo en Barato, sed li neniam kuraĝus skribi pri komplikaj sudafrikaj problemoj tiel longe kiel mi estis tie. Li havis la plej grandan fidon je mia analiza kapablo, kaj tial ĵetis sur min la respondecon prizorgi la redakciajn rubrikojn. La ĵurnalo estis ĝis nun ĉiusemajna. En la komenco, ĝi estis eldonita en la guĝarata, la hinda, la tamila kaj la angla. Mi vidis, tamen, ke la tamila kaj hinda sekcioj estis ŝajnigaj. Ili ne servis al la celo por kiu ili estis destinitaj, do mi haltigis ilin, ĉar mi sentis, ke estus trompe daŭrigi ilin.

Mi tute ne pensis, ke mi devus investi ajnan monon en ĉi tiu revuo, sed mi baldaŭ malkovris, ke ĝi ne povus daŭri sen mia financa helpo. La baratanoj kaj la eŭropanoj ambaŭ sciis, ke, kvankam mi ja ne estis la redaktoro de Indian Opinion, mi preskaŭ respondecis pri ĝia enhavo. Ne estus grave, se la revuo neniam estus komencita, sed haltigi ĝin post kiam ĝi iam estis lanĉita estus kaj perdo kaj malhonoro. Do mi daŭre elverŝis mian monon, ĝis finfine mi preskaŭ metis ĉiujn miajn ŝparaĵojn en ĝi. Mi memoras tempon, kiam mi devis sendi £75 ĉiumonate.

Sed post ĉiuj ĉi jaroj mi sentas, ke la ĵurnalo bone servis la komunumon. Ĝi neniam estis celita esti komerca projekto. Tiel longe kiel ĝi estis sub mia gvidado, la ŝanĝoj en la ĵurnalo estis indikaj pri ŝanĝoj en mia vivo. Indian Opinion en tiuj tagoj, kiel Young India kaj Navajivan hodiaŭ, estis spegulo de parto de mia vivo. Semajnon post semajno mi elverŝis mian animon en ĝiaj kolumnoj, kaj klarigis la principojn kaj praktikon de la satjagraho kiel mi komprenis ĝin. Dum dek jaroj, tio estas, ĝis 1914, escepte de la periodoj de mia deviga ripozo en la malliberejo, estis apenaŭ numero de Indian Opinion sen artikolo de mi. Mi ne povas rememori vorton en tiuj artikoloj metita sen penso aŭ pripensado, aŭ vorton de konscia troigo, aŭ ion nur por plaĉi. Ja la ĵurnalo fariĝis por mi trejnado pri sindeteno, kaj por amikoj komunikilo, per kiu ili povis resti en kontakto kun miaj pensoj. La kritikisto trovis tre malmulton al kio li povis kontraŭi. Fakte la tono de Indian Opinion devigis la kritikiston bridi sian propran skribilon. La satjagraho verŝajne estintus malebla sen Indian Opinion. La legantoj anticipis legi fidindan rakonton pri la satjagraha kampanjo kiel ankaŭ pri la reala kondiĉo de baratanoj en Sudafriko. Por mi ĝi fariĝis rimedo por la studo de la homa naturo en ĉiuj ĝiaj roloj kaj nuancoj, ĉar mi ĉiam celis starigi intiman kaj puran ligon inter la redaktoro kaj la legantoj, mi estis inundita de leteroj enhavantaj la elverŝojn de la koroj de miaj korespondantoj. Ili estis amikaj, kritikaj aŭ amaraj, laŭ la humoro de la verkisto. Estis por mi bona edukado studi, digesti kaj respondi ĉi tiun tutan korespondadon. Estis kvazaŭ la komunumo pensis aŭdeble tra ĉi tiu korespondado kun mi. Ĝi igis min plene kompreni la respondecon de ĵurnalisto, kaj la teno, kiun mi tiamaniere certigis super la komunumo, faris la estontan kampanjon realigebla, digna kaj nerezistebla.

En la unua monato de Indian Opinion, mi komprenis, ke la sola celo de ĵurnalismo devus esti servo. La gazetaro estas granda potenco, sed same kiel senĉenigita akvotorento subakvigas tutajn kamparojn kaj ruinigas rikoltojn, ĝuste tiel neregata plumo servas nur por detrui. Se la regado estas de ekstere, ĝi montriĝas pli venena ol manko de regado. Ĝi povas esti profita nur kiam ekzercita de interne. Se ĉi tiu rezonado estas ĝusta, kiom da ĵurnaloj en la mondo eltenus la provon? Sed kiu haltigus tiujn, kiuj estas senutilaj? Kaj kiu devus esti la juĝisto? La utila kaj la senutil devas, kiel ĝenerale la bono kaj la malbono, daŭri kune, kaj la homo devas fari sian elekton.

Gandhi: Aŭtobiografio | Enhavoj | Antaŭen | Posten

Eŭropaj Kontaktoj (Daŭrigo)

Gandhi: Aŭtobiografio | Enhavoj | Antaŭen | Posten

Parto 4

12. Eŭropaj Kontaktoj (Daŭrigo)

En Johanesburgo mi havis iam eĉ kvar baratajn oficistojn, kiuj eble pli similis miajn filojn ol oficistojn. Sed eĉ ĉi tiuj ne sufiĉis por mia laboro. Estis neeble fari sen tajpilo, kion, inter ni, se entute, nur mi sciis. Mi instruis ĝin al du el la oficistoj, sed ili neniam atingis la markon pro sia malbona angla. Kaj tiam unu el ĉi tiuj mi volis trejni kiel libroteniston. Mi ne povis preni iun el Natalo, ĉar neniu povis eniri Transvalon sen permesilo, kaj mi ne estis preta peti favoron de la permesila oficisto.

Mi tute ne sciis kion fari. Pro la prokrasto la farendaĵoj rapide kreskis, tiom ke ŝajnis al mi neeble, kiom ajn mi provus, trakti profesian kaj publikan laboron. Mi estis tute preta dungi eŭropan oficiston, sed mi ne estis certa, ĉu blankulo aŭ blankulino laborus por neblankulo kiel mi. Tamen mi decidis provi. Mi iris al tajpist-agento, kiun mi konis, kaj petis lin havigi al mi stenistinon. Estis knabinoj disponeblaj, kaj li promesis provi certigi la servojn de unu. Li renkontis skotan knabinon nomatan fraŭlino Dick, kiu ĵus venis freŝe el Skotlando. Ŝi ne kontraŭis gajni honestan vivrimedon, kie ajn disponebla, kaj ŝi bezonis laboron. Do la agento sendis ŝin al mi. Mi tuj ŝatis ŝin.

‘Ĉu vi ne ĝeniĝas servi sub baratano?’ mi demandis ŝin.

‘Tute ne,’ estis ŝia firma respondo.

‘Kiun salajron vi atendas?’

'Ĉu £17/10 estus tro multe?’

'Ne tro multe, se vi donos al mi la laboron, kiun mi volas de vi. Kiam vi povas komenci?’

‘Je ĉi tiu momento, se vi deziras.’

Mi estis tre kontenta kaj tuj komencis dikti leterojn al ŝi.

Baldaŭ ŝi fariĝis por mi pli filino aŭ fratino ol nura steno-tajpistino. Mi apenaŭ havis kialon trovi kulpon pri ŝia laboro. Ŝi ofte estis konfidita kun la administrado de financo sumiĝantaj al miloj da pundoj, kaj ŝi respondecis pri la kontlibroj. Ŝi gajnis mian kompletan konfidon, sed kio estis eble pli, ŝi konfidis al mi siajn plej internajn pensojn kaj sentojn. Ŝi serĉis mian konsilon en la fina elekto de sia edzo, kaj mi havis la privilegion fordoni ŝin en geedziĝo. Tuj kiam fraŭlino Dick fariĝis sinjorino Macdonald, ŝi devis forlasi min, sed eĉ post sia edziĝo ŝi nepre respondis kiam ajn pro laborpremo mi vokis ŝin.

Sed plentempa stenotajpisto nun necesis anstataŭ ŝi, kaj mi bonŝancis akiri alian knabinon. Ŝi estis fraŭlino Schlesin, prezentita al mi de sinjoro Kallenbach, kiun la leganto konos ĝustatempe. Ŝi estas nuntempe instruisto en unu el la mezlernejoj en Transvalo. Ŝi estis ĉirkaŭ dek sep, kiam ŝi venis al mi. Kelkaj el ŝiaj idiosinkrazioj estis foje tro por sinjoro Kallenbach kaj mi. Ŝi venis malpli por labori kiel stenotajpisto ol por akiri sperton. La kolor-antaŭjuĝado estis fremda al ŝia temperamento. Ŝin ŝajne ĝenis nek aĝo nek sperto. Ŝi ne hezitis eĉ insulte diri rekte al homo, tion kion ŝi pensas pri li. Ŝia impeto ofte metis min en malfacilaĵojn, sed ŝia malferma kaj senruza temperamento forigis ilin tuj kiam ili estis kreitaj. Mi ofte subskribis sen revizio leterojn tajpitaj de ŝi, ĉar mi konsideris ŝian anglan pli bona ol la mia, kaj havis la plej plenan fidon je ŝia lojaleco.

Ŝia ofero estis bonega. Por konsiderinda periodo ŝi ne prenis pli ol £6, kaj rifuzis iam ricevi pli ol £10 monate. Kiam mi instigis ŝin preni pli, ŝi riproĉis min kaj diris: 'Mi ne estas ĉi tie por ĉerpi salajron de vi. Mi estas ĉi tie ĉar mi ŝatas labori kun vi kaj mi ŝatas viajn idealojn.’

Ŝi havis iam okazon preni £40 de mi, sed ŝi insistis havi ĝin kiel prunto, kaj repagis la tutan sumon pasintjare. Ŝia kuraĝo egalis al ŝia ofero. Ŝi estas unu el la malmultaj virinoj kiujn mi havis la privilegion renkonti, kun karaktero tiel klara kiel kristalo kaj kuraĝo kiu hontigus militiston. Ŝi estas plenkreska virino nun. Mi ne konas ŝian menson tiel bone kiel kiam ŝi estis kun mi, sed mia kontakto kun ĉi tiu fraŭlino ĉiam estos por mi sankta rememoro. Mi do malverus al la vero, se mi ne dividus tion, kion mi scias pri ŝi.

Ŝi sciis nek nokton nek tagon dum laborado por afero. Ŝi riskis sian vivon por fari taskojn tute sola en la mallumo de la nokto, kaj kolere kontraŭis ajnan sugeston de eskorto. Miloj da fidelaj baratanoj turnis sin al ŝi por gvidado. Kiam dum la satjagrahaj tagoj preskaŭ ĉiu gvidanto estis en malliberejo, ŝi gvidis la movadon sole. Ŝi havis la administradon de miloj, grandegan kvanton da korespondado kaj la tagĵurnalon Indian Opinion en siaj manoj, sed ŝi neniam laciĝis.

Mi povus senfine skribi tiel pri fraŭlino Schlesin, sed mi finos ĉi tiun ĉapitron citante la takson de Gokhale pri ŝi. Gokhale konis ĉiujn miajn kunlaborantojn. Li estis kontenta pri multaj el ili, kaj ofte donis sian opinion pri ili. Li donis la unuan lokon al fraŭlino Schlesin inter ĉiuj baratanoj kaj eŭropaj kunlaborantoj. ‘Mi malofte renkontis la oferon, la purecon kaj la sentimon, kiujn mi vidis ĉe fraŭlino Schlesin,’ li diris. ‘Inter viaj kunlaborantoj, ŝi havas la unuan lokon laŭ mia takso.’

Gandhi: Aŭtobiografio | Enhavoj | Antaŭen | Posten

Kuliaj Lokoj aŭ Getoj?

Gandhi: Aŭtobiografio | Enhavoj | Antaŭen | Posten Parto 4 14. Kuliaj Lokoj aŭ Getoj? Kelkaj el la klasoj kiuj faras al ni l...